Meleagros
LA GLASO RIVALA
Gajas glaso. Zenofilan ĵus ĉe l' buŝo dolĉe babila
ĝi ektuŝis, tion al mi diras ĝi kun ĝoja aplomb'.
Glas' feliĉa! Ho, se nur ŝi premus al mi la lipojn sur la
lipojn kaj animon mian trinkus el mi sen interromp'!